Aladár Szentmártony | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stachó Aladár |
Naskiĝo | 22-an de majo 1899 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de novembro 1958 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Tibor Szentmártony |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
Aladár Szentmártony [sentmArtoni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentmártony Aladár estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Stachó. Lia frato estis Tibor Szentmártony.
Aladár Szentmártony naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Aladár Szentmártony interrompis la lernadon en Reĝa Teknika Universitato palatino József pro la 1-a mondmilito. Baldaŭ li vundiĝis, fine post la mondomilito li akiris diplomon. Li tuj laboris en uzino pri kabloj, kie baldaŭ li havis altan postenon. En 1925 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li establis la hungaran kabloindustrion. En 1949 li komencis instrui en la menciita universitato. En la sekva jaro li estis nomumita laboratoriestro. Li ellaboris produktadon de kabloj kun aluminia ŝirmaĵo. Li ricevis premion Kossuth en 1956. Li ofte studvojaĝis al la tiutempaj socialismaj landoj.
Elektitaj kontribuoj
- Kábelek fejlődésének irányai (1955)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-06-17 per la retarkivo Wayback Machine