Aladár Münnich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Münnich Aladár Adolf |
Naskiĝo | la 13-an de aŭgusto 1890 en Szepesigló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 7-an de septembro 1975 en Montrealo (Kanado) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Teknologia Universitato Munkeno |
Familio | |
Patro | Aurél Münnich |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • urbanizisto |
Aladár Münnich [muniĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Münnich Aladár estis hungara arkitekto, urbanizisto. Lia nobela antaŭnomo estis jánosvölgyi [jAnoŝvoldji].
Aladár Münnich[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1890 en Szepesigló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 7-an de septembro 1975 en Montrealo (Kanado).
Biografio
Aladár Münnich maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto, poste li studis en Charlottenburg kaj Munkeno kaj akiris arkitekturan diplomon en 1913. Post la diplomo li eklaboris en Londono en ateliero de en:Fred Rowntree, post jaro en Budapeŝto ĉe Flóris Korb. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, li ricevis armeajn premiojn. En 1920 li malfermis propran arkitekturan firmaon. Li planis ĉiuspecajn konsruaĵojn, ekzemple muzeojn, bankojn, ludomojn, familiajn domojn, lernejojn, hotelojn, industriaĵojn. Ekde 1933 li partoprenis en urbanizado de Budapeŝto, en 1942 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto. Post la 2-a mondmilito li estis urbanizisto, sed pro la komenciĝinta komunismo li disidis en Kanadon, kie li estis arkitekto. Li edziĝis en 1923, 2 filoj naskiĝis en 1923 kaj 1929.
Liaj konstruaĵoj (elekto)
- Muzeo Déri (Debrecen) (kunarkitekto, 1923-1929)
- klubdomo de pafistoj en Insulo Margareta (1929)
- sporta domo de remistoj
- merkato en Miskolc
- fabriko en Pét
- ĝemela loĝdomo por propra uzo (1932)
- porka merkato en Budapeŝto (1932) - la ĉefnavo estas 25 metrojn larĝa, 13 metrojn alta, 130 metrojn longa
- ĉefmerkato en Budapeŝto - 247 metrojn longa, 42 metrojn larĝa, 17 metrojn alta, 4 metrojn alta la kelo havanta 400 komercistojn
- apud la ĉefmerkato oficeja domego kun banko kaj restoracio
- Kalvinana preĝejo (Gárdony-Agárd) (1936)
- hungara kalvinana preĝejo (Montrealo, 1954)
Fontoj
- Luterana domo en Zugló
- Loĝdomo en Budapeŝto
- Kalvinana kirko en Agárd