Aladár Laklóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1960 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Aladár Laklóth [laklOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laklóth Aladár estas hungara muzikalkantisto, aktoro, voĉoaktoro, raliisto.
Aladár Laklóth[1][2] naskiĝis la 9-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
Aladár Laklóth akiris muzikalkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1986. Lia ĉefinstruisto estis István Kazán. Jam ekde 1984 li havis rolojn en Teatro Madách. Inter 2007-2010 li estis membro de Teatro Petőfi (Sopron), poste li estis sendependa aktoro.
Li ricevis ŝtatan premion en 2015. Li dufoje edziĝis, lia unua edzino naskis filinon, la alia filon naskis filon.
Li estis ankaŭ raliisto. Lia plej granda sukceso estis unua loko en 2002 en Egiptio.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Ferenc Molnár-Tibor Kocsák: A vörös malom (muzikala adapto) - Alfonz
- Ferenc Molnár: Olympia - kapitano Kovács
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - aktoro
- T. S. Eliot: Katoj – Elvisz Trén, Tus, Gastrofar George
- Mihály Fazekas: Ludas Matyi - departementestro
- Andrew Lloyd Webber: Az operaház fantomja – Monsieur Reyer
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Első kétszáz évem (1985)
- Mansfeld (2006) - detektivo
- A sas (2011) - Flavius Aquila
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Hugh Jackman, Christopher Lambert, Paul McGann[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Tanúkihallgatás (1982)
- Szomszédok (serio, 1993-1994) - Karesz
- Barátok közt (serio, 2008)
- Hacktion: Újratöltve (serio, 2013) - Rayner
- Doktor Balaton (serio, 2021) - Gábor Baráth
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.