Aladár Körösfői-Kriesch
Aladár Körösfői-Kriesch
Aladár Körösfői-Kriesch
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de oktobro 1863(nun 1863-10-29)
en Hungario Buda (Hungario)
Morto la 16-an de junio 1920
en Hungario Budakeszi (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo skulptisto

Aladár Körösfői-Kriesch [koroŝfOi-krieŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Körösfői-Kriesch Aladár estis hungara secesia pentristo, skulptisto, industriartisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Körösfői Kriesch, lia patro estis János Kriesch.

Aladár Körösfői-Kriesch naskiĝis la 29-an de oktobro 1863 en Buda, li mortis la 16-an de junio 1920 en Budakeszi.

Omaĝo al Hungario

Biografio

Aladár Körösfői-Kriesch studis en Reĝa Desegnista Lernejo, kie li lernis precipe de Bertalan Székely kaj Károly Lotz, poste li plulernis en 1887 en Firenze, en 1889 en Milano, en 1890 Venezio. En la studjaro 1891 li havis stipendion en Romo. En 1894 li frekventis majstrolernejon de Károly Lotz. Li edziĝis en 1895, en la sama jaro lia pentraĵo pri parlamenta sesio en Torda ricevis premion. En la sekva jaro li studvojaĝis al italaj urboj, Parizo kaj Madrido. Inter 1897–1902 li pentris kelkajn freskojn de Parlamentejo (Budapeŝto). En 1901 li aĉetis domon en Gödöllő, en la sekva jaro li fondis artistan kolonion, en 1904 teksan kolonion, kie li multe profitis la hungarecajn motivojn. Ekde 1913 li instruis en Industriarta Altlernejo. Dum la 1-a mondmilito li estis raportisto.

Elektitaj pentraĵoj, freskoj

Parlamento en Torda
  • Parlamenta sesio en Torda
  • Sieĝo de Eger
  • Ĉasado pri bizonoj

Elektitaj literaturaj kontribuoj

  • Ruskinról s az angol praeraffaelitákról (1904)
  • Lotz Károly emléke (1905)

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

Fontoj

Bildoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.