Aladár Filep | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1896 en Sibiu |
Morto | 20-an de aprilo 1987 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • obstetrikisto • ginekologo • kirurgo |
FILEP Aladár, remetei estis hungara kuracisto, universitata privatprofesoro naskita en Sibio la 4-an de julio 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de aprilo 1987.
Kariero
Filep Aladár finis la mezlernejon en Koloĵvaro kaj la universitaton en Budapeŝto en 1921. Li komencis labori en la sekcio de akuŝejo-ginekologio de la malsanulejo de Szentes, kie li estis de 1926 ĉefkuracisto kaj inter 1928-1966 ankaŭ direktoro. En 1931 li iĝis privatprofesoro en la universitato de Segedo. Li ricevis la titolon meritkuracisto en 1958. Pluraj enlandaj kaj eksterlandaj fakasocioj elektis lin membro.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.