Aladár Edvi Illés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1870 en Peŝto |
Morto | 1-an de junio 1958 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • universitata instruisto |
Aladár Edvi Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Edvi Illés Aladár estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Aladár Edvi Illés naskiĝis la 25-an de majo 1870 en Pest (urbo), li mortis la 1-an de junio 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Aladár Edvi Illés studis en Reĝa Desegnista Edukejo de Budapeŝto inter 1888 kaj 1893 de János Greguss kaj Bertalan Székely, poste du jarojn en Julian Akademio en Parizo, fine en Londono. Inter 1903 kaj 1935 li instruis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. En 1905 li pentradis en Transilvanio, Turkio kaj Nederlando. laŭokaze li pentradis en pluraj pentristaj kolonioj (Artkolonio de Nagybánya, Kecskemét, Szentendre). Li ofte pentris akvarelojn, liaj ŝatataj temoj estis pejzaĝoj kaj bovoj. Li ricevis ekspoziciajn premiojn ekde 1909, ankaŭ ŝtatajn premiojn en 1952 kaj 1958.
Elektitaj pentraĵoj
- Tehén az istállóban
- Vízpart
- Budai táj
- ilustraĵoj en libroj
Elektitaj individuaj ekspozicioj
- 1957 • Harlemo
- 1958, 1997 • Budapeŝto
Elektitaj grupaj ekspozicioj
- 1948 • Budapeŝto
- 1891, 1950, 1951, 1953, 1954 • Arthalo Budapeŝto
- 1967 • Hungara Nacia Galerio, Moskvo, Debrecen
- 1969, 1974 • Nyíregyháza
- 1975 • Vieno, Graz, Szolnok
- 1984 • Szentes