Aladár Balla | |
---|---|
Aladár Balla 1936 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de aprilo 1867 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 28-an de marto 1935 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato |
Aladár Balla, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Aladár estis hungara advokato, parlamenta deputito, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis ireghi ekde 1909.
Aladár Balla[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1867 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 28-an de marto 1935 en Budapeŝto.
Biografio
Aladár Balla akiris advokatan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1892 (aŭ en 1894), sed li studis ankaŭ en Kembriĝo. Post la diplomo li estis advokato en sia naskiĝurbo, poste prokuroro (1902-1906), fine departementestro. En 1917 li estis parlamentano, Dum la Kalistefa revolucio li estis diplomato en Zagrebo, dum la Hungara Sovetrespubliko li kaŝiĝis, iom poste li aliĝis al la kontraŭkomunista movado en Szeged, eĉ li estis ministro pri internaj aferoj unu monaton. En 1920 li denove estis parlamentano. Lia filo naskiĝis en 1903.