Al otro lado del túnel | |
---|---|
filmo | |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1994 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Teo Escamilla |
Reĝisoro(j) | Jaime de Armiñán |
Rolantoj | Fernando Rey • Rafael Alonso • Luis Barbero • Amparo Baró • Gonzalo Vega • Maribel Verdú |
IMDb | |
Al otro lado del túnel (Transtunele) estas hispana drama filmo de 1994 reĝisorita de Jaime de Armiñán kun ĉefaktoroj Gonzalo Vega, Fernando Rey kaj Maribel Verdú.
Intrigo
Miguel kaj Aurelio estas du scenaristoj tre diferencaj inter si: la unua estas pli aĝa kaj malafabla, dum la dua estas pli juna kaj pli vivosana. Sed ambaŭ suferas komune manko de inspiro por finigi la scenaron de romantika filmo kun agado okazanta en la 19-a jarcento en Skotlando. La produktora kompanio sendas ilin ioman tempon al monaĥejo de aragona vilaĝeto, meze de Pireneoj, cele al atingo de la kompletigo de la komisio. Tie ambaŭ verkistoj ekkonas la lokanojn kaj speciale la lokan panvendistinon Mariana, brila junulino kaj fizike kaj mense. Ili, ne konstatinte tion, faras ŝin protagonista de la historio kiun ili mem verkas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Maribel Verdú kiel Mariana
- Fernando Rey kiel Miguel.
- Gonzalo Vega kiel Aurelio.
- Amparo Baró kiel Rosa.
- Rafael Alonso kiel frato Benito.
- Luis Barbero kiel Abato.
- Jorge Calvo kiel frato Felicísimo.
- Gabriel Latorre kiel frato Ventura.
- Susi Sánchez kiel Marisa.
- Pedro Álvarez-Ossorio kiel frato Sinesio.
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al otro lado del túnel en la hispana Vikipedio.