Al Azizija
urbo
Oficiala nomo: arabe العزيزية
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Al Ĝifara
Situo  
 - koordinatoj 32° 31′ 51″ N 13° 01′ 16″ O / 32.53083 °N, 13.02111 °O / 32.53083; 13.02111 (mapo)
Loĝantaro 4 000 (takso de 2010)
Horzono UTC+2
Situo de Al Azizija en Libio
Situo de Al Azizija en Libio
Situo de Al Azizija en Libio

Al Azizija (arabe العزيزية‎, latinliterigo laŭ DMG Al 'Azīzīya) estas urbeto de iom pli ol 4000 loĝantoj (takso de 2010) en la nordokcidento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Al Ĝifara. La urbo situas proksimume 55 kilometrojn sude de la urbo Tripolo kaj de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la historia regionego Tripolio, kaj situas ĉe historia komerca vojo de la marbordo suden al la montaro Nafusa loĝata plejparte fare de berberoj kaj pli suden al la dezerta regionego Fezano.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.