Distrikto Al Ĝabal Al Garbi | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Garjan | ||
- koordinatoj | 32° N, 13° O (mapo)31.7512.5Koordinatoj: 32° N, 13° O (mapo) | ||
Loĝantaro | 304 159 [+] (2006) | ||
ISO 3166-2 | LY-JG | ||
Distrikto Al Ĝabal Al Garbi | |||
Al Ĝabal Al Garbi (arabe الجبل الغربي; angla latinliterigo al Jabal al Gharbī) estas distrikto de Libio en la nordokcidento de la lando.
Ĝi situas en la malmarborda parto de la historia regiono Tripolio. La nomo en traduko signifas "Okcidenta Montara Lando". Ĉefurbo de la teritorio estas la urbo Garjan. Alia urbo estas Mizda.
La nuna distrikto jam ekzistis en la 1990-aj jaroj, sed aktuale nur reekestis en 2007 el la ĝistiamaj distriktoj Mizda, Garjan kaj la suda parto de la ĝistiama distrikto Jafran.
Geografio
En la tuta teritorio vivas 304 159 loĝantoj (stato de 2006). La teritorio limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
- Al Murgub - nordoriente
- Misrata - nordoriente
- Sirto - oriente
- Al Ĝufra - sudoriente
- Uedo Aŝ Ŝati - sude
- Nalut - okcidente
- An Nukat Al Ĥams - nordokcidente
- Az Zaŭija - norde
- Tarabulus - norde
- Al Ĝifara - norde
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija