Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Ka'im (Kairo). |
Al-Ka'im | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
أبو جعفر عبد الله القائم بأمر الله | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1000 en Bagdado | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1075 en Bagdado | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abasidoj vd | ||||
Patro | Al-Kadir vd | ||||
Edz(in)o | Khadija Arslan Khatun vd | ||||
Infanoj | Muhammad ibn al-Qa'im • Seyyidah Khatun vd | ||||
Parencoj | Al-Muktadi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Al-Ka'im aŭ Al-Qā'im (arabe القائم, plennome arabe القائم بأمر الله, al-Qā'im bi-amri 'llah, "kiu plenumas la komandon de Dio"; naskiĝis ĉ. 1000, mortis la 2-an de aprilo 1075) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1031 ĝis 1075. Li estis la filo de la antaŭa kalifo al-Kadir.
Dum la komenco de lia regado, la situacio de la ĉefurbo Bagdado estis tute ĥaosa; la Bujidoj perdis povon, dum la Selĝukoj ekhavis ĝin eksemple kontrolante teritoriojn de la nunaj Sirio kaj Armenio, post kio ili celis Bagdadon mem. La selĝuka reganto Toghrül kun ekskuzo de pilgrimado eniris en la ĉefurbo, plutenis la kalifon kaj estis aklamita de la popolo, spite kontraŭstaron de turkoj kaj Bujidoj, kaj estis agnoskita kiel Sultano fare de la kalifo en la publika predikado.
Dum la periodoj de tiu kaj de la antaŭj kalifoj, literaturo, speciale persa literaturo, floris sub la patroneco de la Bujidoj. La turka filozofo al-Farabi mortis en 950; al-Mutanabbi, agnoskita oriente kiel la plej granda el la arabaj poetoj, kaj li mem arabo, en 965; kaj la plej granda el ĉiuj, nome la irana Abu Ali Husajn ibn Abdallah ibn Sina (Aviceno) en 1037.
|
Referencoj
- Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
- Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. Alirita la 7an de Novembro 2016.