La Akvorezervejo Cabra Corral [KAbra koRAL], kun la Akvorezervejo Generalo Manuel Belgrano, nutras hidroelektran centralon kaj elfluigas riverajn akvokvantojn de nesala akvo por irigacio, kio utilas por elakvigi la fundon de la diglago; la elakvigejo povas elakvigi ĝis 1.500 m³/s.
Kun akva surfaco de 13.160 ha, estas de granda gravo por la generado de hidroelektra energio por la provinco Argentina Nordokcidento, kaj por havigi irigacion kaj eviti inundojn al ampleksaj agrikulturaj regionoj.
Ĉe la diglago estas sektoroj taŭgaj por kampadi, pasi la tagon kaj praktiki akvosportojn aŭ fiŝkaptadon. La ĉefa setlejo por atingi la lokon estas Coronel Moldes (Departemento La Viña).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.