Akvonomo estas nomo de ajna natura aŭ de homoj fosita akvujo, ekzemple de rivero, rivereto, fonto, lago, maro, laguno, oceano, akvorezervujo, kanalo, golfo, markolo aŭ simile. Ili estas studataj de la loknomscienco.

Akvonomscienco estas la scienco pri la esplorado de la akvonomoj. Ĝi ĉefe okupiĝas pri la deveno, signifo, historio kaj regiona etendiĝo de akvonomoj kaj starigas sistemajn klasifikojn de akvonomoj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.