Akvofalo J de Mickiewicz | |||
---|---|---|---|
akvofalo • turisma celloko | |||
Lando | Pollando | ||
Rivero | Roztoka torento | ||
Montaro | Altaj Tatroj | ||
Parto de lando | Suda Pollando, Malgrandopolio | ||
Alteco | 64-70 m | ||
Geografia situo | 49° 14′ 3″ N, 20° 5′ 13″ O (mapo)49.23416666666720.086944444444Koordinatoj: 49° 14′ 3″ N, 20° 5′ 13″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 3 grandaj | ||
Tipo | falas tra kliniga ŝtona sojlo | ||
Aparteno al proktekita areo | Tatra Nacia Parko | ||
Akvofaloj en Pollando | |||
Akvofaloj de Mickiewicz (pole: Wodogrzmoty Mickiewicza) troviĝas en la norda parto de montaro Altaj Tatroj, en la pala provinco Malgrandopolio, sudoriente de urbo Zakopane, sur la teritorio de Tatra nacia parko, sur torento Roztoka en Valo roztoka kiu fluas de Valo de kvin polaj lagoj. Akvofalo estas kreita per sistemo de tri grandaj kaj pli malgrandaj kaskadoj altaj de 3 ĝis 10m. Ĝi troviĝas proksimume 1 km antaŭ la enbuŝado de menciita torento al rojo Białka. La nomo Wodogrzmoty pole signifas „akvotondroj“ pro forta bruo kiu falanta akvo kreas. Tri ĉefaj sojloj estas nomigitaj: Wyżni Wodogrzmot, Pośredni Wodogrzmot kaj Niżni Wodogrzmot (suba, meza kaj supra). Ili ekestis en la loko, kie akvofalo trafluas ŝtonan sojlon, per kiu Dolina Roztoki trairas en valo Dolina Białki. Sur la sojlo estas videbla roka turo Turnia nad Szczotami en masivo Wołoszyn. Super akvofaloj sur deklivoj de Roztocka Czuba kreskas relikta kreskaĵaro de lariko-cembroj.
Nomo
Pola tatra societo nomiĝis la akvofaloj en jaro 1891 laŭ Adam Mickiewicz simile kiel valo Dolina Rybiego Potoku, sed nomo de la valo ne ennestiĝis kaj restis nur nomo por la akvofaloj. Tabelo kun tio ekzistis ĝis jaro 1930. Mickiewicz propre havas nenian ligilon al Tatroj kaj regiono Podhale kaj neniam li vizitis ilin, eble parto de lia dramo Konfederaci Barscy ĉi tie okazis.
Rigardo
De ŝtona ponto konstruita en jaro 1900 sur vojo Droga Oswalda Balzera al Morskie Oko oni vidas nur pouze Meza akvotondro. Al restaj aliro estis malpermesita. Plu, en la direkto de Morskie Oko sur ĝirejo kun „Obryw“ troviĝas rigarda punkto de kiu estas videbla la plej alta monto de Tatroj kaj Karpatoj Gerlach (2655 m n.p.m.).
Aliro
- - de Morskie Oko (1:35 hor.)
- - tra Rówień Waksmundzka kaj Psia Trawka al Toporowa Cyrhla
- - de parkejo Palenica Białczańska (40 min.)
- - tra Dolina Roztoki al Dolina Pięciu Stawów Polskich (2 hor.)
- - iom ete alte de traceo maldekstre deflankiĝo al kabano schronisko PTTK w Dolinie Roztoki sur montarherbejo Stara Roztoka (15 min.)