La akvokulturo (aŭ akvikulturo) estas la kontrolita bredado, kultivado de maraj aŭ dolĉakvaj bestoj kaj plantoj. Okaze de marakva kultivado, oni povas paroli pri marokulturo.
Oni bredas krom fiŝoj (fiŝbredado) ankaŭ moluskojn, krustacojn. Ĝiaj metodoj estas diversaj: fermita kaj malfermita, ekstensa aŭ intensa, sur kontinento, en lagoj, basenoj, apudbordaj akvoj.
La hidroponio aŭ hidrokulturo signifas kultivadon de kontinentaj plantoj sen agro per nutradaj solvaĵoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.