Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvifoliacoj
ordinara ilekso (Ilex aquifolium)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

kampanuledoj Campanulidae

Ordo: akvifolialoj Aquifoliales
Familio: akvifoliacoj Aquifoliaceae
Bercht. & J.Presl [1]
ilekso Ilex
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Illustration Ilex aquifolium0.jpg
Illustration Ilex aquifolium0

La akvifoliacoj[2] (latine Aquifoliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo akvifolialoj (Aquifoliales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj 480 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ilekso[4], kies malnova sinonimo estas akvifolio[2] (Aquifolium).

Tiuj plantoj estas arbustoj, arboj, arbedoj de la tropika, subtropika, kontinenta klimato kun difuzaj, ĉiamverdaj, dornaj folioj kaj kun ofte verda ŝelo. La diverstipaj infloreskoj estas ĉiam akselo-lokitaj, la floroj estas unuseksaj, insektopolenitaj.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Kelkaj gravaj taksonoj

  • ilekso:
    • ordinara ilekso (Ilex aquifolium) havas brilglatajn, ledecajn, ebenrandajn foliojn kaj brilruĝajn berojn. Ĝi multe uzatas kiel kristnaska ornamaĵo en Eŭropo.
    • paragvaja ilekso (Ilex paraguariensis), la folioj uzatas por argentina (paragvaja) teo: la mateo, kultivita ĉefe en la sudaj ŝtatoj de Brazilo kaj ĉefa kaj kulture grava trinkaĵo en Argentino kaj Urugvajo.
    • mukronata ilekso (Ilex mucronata) estas falfolia arbusto en marĉoj, arbaroj, indiĝena el orienta Nord-Ameriko montaro. Antaŭe konata kiel Nemopanthus mucronatus (L.) Loes., konata kiel "falsa ilekso", nun retaksonomita;[6] ĝi tre proksime parencas Ilex amelanchier.[3]

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.