Biologia klasado | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La oregona mahonio, aŭ akvifolia berberiso[1] (latine Berberis aquifolium[2], antaŭe Mahonia aquifolium[3]), estas specio el la familio de berberidacoj. Ĝi estas ĉiamverda arbusto parenca al berberiso (Berberis). Iuj aŭtoroj metas Mahonia en la berberisan genron. La planto similas Rampantan mahonion (M. repens) kaj Nanan mahonion (M. nervosa).
Priskribo
Tiu nearktisa planto altas 1–5 metrojn. Ĝiaj ledecaj folioj similas tiujn de ilekso, kaj la tigoj kaj branĉetoj havas dikigitan, korkecan aspekton. La floroj, kiuj estiĝas malfru-printempe, estas flavaj.
Oregona mahonio estas uzata en ĝardenoj kaj natur-pejzaĝofarado kiel ankaŭ berberiso, kiel planto taŭga por malmult-prizorgendaj plantejoj kaj maldensaj heĝoj. La specio kontraŭstaras someran sekecon, toleras malriĉajn grundojn, kaj ne produktas tro da folia litiero [4]. Ĝiaj beroj allogas birdojn.
Disvastiĝo
Mahonia aquifolium estas indiĝena planto je la okcident-nordamerika marbordo ekde Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, troviĝanta en la suba etaĝo [5] de Menzies-pseŭdocugaroj kaj en arbustaroj. Ĝi estas la subŝtata floro de Oregono.
En iuj areoj ekster ĝia hejma arealo, la Oregona mahonio estas konsiderata kiel invadan specion kiu povas anstataŭi la indiĝenan vegetaĵaron [6].
Medicina uzado
Referencoj
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Berberis aquifolium ĉe World Flora Online]
- ↑ Mahonia aquifolium ĉe World Flora Online
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 2, ISBN 3-931 262-08-1
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 10, ISBN 3-931 262-08-1
- ↑ North Carolina Botanical Garden / Conservation / Plants to Avoid in the Southeastern United States. Arkivita el la originalo je 2011-10-19. Alirita 2011-01-19.
Eksteraj ligiloj
- angle Bildoj de Mahonia aquifolium Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Medicina uzado
- angle Medicina uzado de Oregona mahonio
- angle Oregona mahonio
- angle Medicina uzado de Oregona mahonio. Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine