La akva savisto aŭ akva vivgardisto estas kvalifikitaj personoj, kiuj havas fakajn konojn pri rekono, kapto, traktado de akvaj akcidentoj. Ili estas trejnitaj personoj kun dokumento pri ilia kapablo. La akva savisto povas certigi unuan helpon, li/ŝi estas parto de la integra savsistemo.
Ilia laboro estas ofte limigita je la stranduma sezono, sed ili povas daŭre servi, labori ĉe lokoj, kie oni daŭre povas uzi la maron (ekz. tropikaj landoj) aŭ ekzistas kovritaj, hejtitaj, daŭre funkciantaj akvoparkoj, grandaj banejoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.