La akuŝisto estas (ofte ŝtate ekzamenita kaj agnoskata) naskohelpisto. Ekde 1987, ankaŭ viroj povas sin praktiki en la profesio en Germanio, tiel oni povas paroli tre malofte pri vira akuŝisto. En kelkaj malgrandaj kaj esceptaj sudorientaj aziaj kulturoj, kelke aŭ eĉ plejparte da tradiciaj akuŝistoj estas viroj.[1]
La akuŝistoj - depende de la loka juro, antaŭskriboj - povas mem konduki naskon, aŭ helpi al la kuracisto dum nasko, helpas la gravedulojn.
Historio
La rekonita naskohelpisto, la akuŝisto estas unu el la plej malnovaj profesioj, menciita jam en la Biblio. Ĝi estis tiam rekonata socia persono.
La akuŝaj konoj de la antikvo perdiĝis en la mezepoko, la restantajn konojn ĉirkaŭis superstiĉoj. Tiutempe la infanformorteco havis grandan procenton kaj ofte eĉ la patrinoj venis en vivdanĝeron pro la nehigienaj cirkonstancoj.
Ĝis la 17-a jarcento, la akuŝistoj akiris la konojn tra spertoj, la unuaj intencaj instruoj komenciĝis en Parizo en 1630, kiam oni formis naskejan sekcion, kaj ekde 1670 tie komenciĝis kursoj por la akuŝistoj. La praktiko baldaŭ disvastiĝis en Nederlando, Svedio, Germanio.
La ŝtata reguligo de la akuŝista agado komenciĝis nur en la 18-a jarcento (aparta leĝo en Britio nur en 1902).
Fine de la 19-a jarcento, komence de la 20-a, kun amasa apero de bone ekipitaj hospitaloj, disvastiĝis la hospitala nasko en la evoluintaj (okcidentaj industriaj) landoj, anstataŭ la hejma nasko. La reinteresiĝo pri la hejma nasko (kaj naskodoma nasko) aperis en la 1960-aj jaroj, sed restis marĝena.
La agado de la akuŝistoj estas ĝenerala en la neevoluintaj landoj.
Hungario
En Hungario la akuŝistoj devis trapasi ekzamenon laŭ dekreto (1748) de Maria Teresia. la ekzameno devis okazi antaŭ la loke komisiita magistrata kuracisto, kiu pri tio plenigis atestilon.
La organizita edukado de la akuŝistoj komenciĝis en la kuracistaj fakultatoj de la universitatoj. La unua akuŝisteduka kurso okazis - unujara edukado - en la Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1766. Ekde la 1870-aj jaroj aperis memstaraj akuŝistedukaj institutoj ĝis 1945. La eduka tempo daŭris 5–10 monatojn. Post 1945, la edukado okazis en fakaj mezlernejoj (2 jaroj inter 1945 kaj 1972; 4+1 jaroj inter 1972 kaj 1994) kaj ekde 1994 en trijara altlernejo.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (2004) “'Women are not brave enough' Semelai male midwives in the context of Southeast Asian cultures”, Bijdragen tot de Taal-, Land- en Volkenkunde 160 (1), p. 31–71. doi:10.1163/22134379-90003734.