Akto laŭ PIV estas:
- parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn strikte kunligitaj, kaj dividita de la aliaj aktoj de la teatraĵo per paŭzoj (aŭ, en iuj teatraĵoj respektive inter du filmoj en kinejo, per tempo nomata interakto),
- oficiala grava faro aŭ decido, kaj
- oficiala dokumento, atestanta tian faron (ekzemple akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo, transdona akto).
Leĝa akto estas oficiala dokumento de fiksa jura signifo, ekzemple testamento.
La profesion de homo, kies ĉefa tasko estas redakti kaj konservi la oficialajn aktojn, oni nomas aktisto (aŭ, se tre prioritatas la arkiva konservo, arkivisto).
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.