Akteono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Originala nomo | Ακταίωνας |
Sekso | vira |
Posedaĵo | Actaeon's Dogs |
Mortokialo | atako de hundo |
Mortigita de | Actaeon's Dogs |
Okupo | chasseur |
Patro | Aristeo |
Patrino | Aŭtonoo |
Aktaiono (helene Ακταίων, latine Actaeon) estis en la helena mitologio nepo de la Teba reĝo Kadmo, filo de lia filino Aŭtonoo.
Li estis fama ĉasisto. Foje li eniris groton kaj ekvidis diinon de ĉasado Artemison senvestita. Nimfoj de ŝia sekvantaro kriante klopodis vane sian sinjorinon kaŝi de lia vido.
La ofendita diino transformis lin en cervon, por ke li ne povu pri sia travivaĵo fanfaroni. Sed tio estis nur komenco de Aktaiona malfeliĉo. Dum mallonga tempo la cervon serĉtrovis la hundoj de Aktaiono, kiun ili kompreneble ne povis ekkoni, pelis ĝin ĝis elĉerpiĝo kaj disŝiris ĝin en pecojn.
Reflekto en arto
- Aktaiono kaj Artemiso de Domenico Veneziano, la 2-a duono de 15-a jarcento
- bildoj de Tizian Aktaiono kaj Artemiso (el la jaro 1559, Bridgewater House, Londono) kaj
- Puno de Aktaiono (el la 1560, Nacia galerio Londono)
- bildo Artemiso kun Aktaiono de Johano Brueghel pli aĝa (Nacia galerio Prago)
- bildo Diana kaj Aktaiono en kolektoj de Praga burgo de Hans von Aachen.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.