La aksa kliniĝo, aŭ aksa klineco, estas astronomia termino, kiu rilatas al la angulo de klineco de la rotacia akso de planedo rilate al la orto de ĝia orbita ebeno. Planedo kies akso de rotacio estas orta al la ebeno de sia orbito havas aksan kliniĝon de 0 °.
La aksa kliniĝo de la Tero varias inter 22°06' kaj 24°30' laŭ ciklo 41000-jara.
Aksa kliniĝo de kelkaj objektoj de la sunsistemo
Objekto | aksa kliniĝo (en °) |
---|---|
Merkuro | ~0,01 |
Venuso | 2,64 |
Tero | 23,439 281 |
Luno | 1,5424 |
Marso | 25,19 |
Cereso | ~4 |
2 Pallas | ~70 |
Jupitero | 3,13 |
Saturno | 26,73 |
Urano | 97,77 |
Netuno | 28,32 |
Plutono | 119,61 |
Bildaro
- Ĉiela sfero ĉirkaŭ la terglobo: la angulo inter la ĉielekvatoro kaj la ekliptiko egalas la aksan kliniĝon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.