La akrigisto estas plej ofte vaganta komercisto aŭ metiisto, kiu proponas servon akrigi tranĉilojn, tondilojn kaj aliajn tranĉinstrumentojn, plej ofte pere de akrigilo.[1] En Okcidento, estis tradicio la bildo de la metiisto surstrate anoncante sin pere de same tradicia fajfilo (nome malgranda pajnofluto farita el kano kaj poste el plasto) per kiu li produktas mallongan kaj facile rekoneblan akutan melodion.[2] Iam, la akrigistoj estis ankaŭ riparistoj de pluvombreloj.
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.