Akoŝo Barcsai | ||
---|---|---|
Princo de Transilvanio ![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1610 en Departemento Hunedoara | |
Morto | 1661 en Cozma | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Izabella Bánffy • Erzsébet Szalánczy vd | |
Profesio | ||
Okupo | diplomato vd | |
Princo de Transilvanio ![]() | ||
Dum | 1658–1659 | |
Antaŭulo | Georgo Rákóczi la 2-a | |
Sekvanto | Johano Kemény | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BARCSAI Ákos, nagybarcsai, Barcsai estis reganto de Transilvanujo. Li naskiĝis en 1610 kaj mortis en Kozmatelke komenco de julio 1661.
Biografio
Akoŝo Barcsai estis ido de magnata familio kaj li edukiĝis en kortego de Gabrielo Bethlen. En 1642 li estis sendito de Georgo Rákóczi la 1-a ĉe sultano. Ekde 1644 li estis bano de Lugos kaj Karánsebes, ekde 1648 ĉefeprefekto de Departemento Hunyad. En 1657 li iĝis reganta konsilanto, en 1658 dum manovro de Georgo Rákóczi la 2-a en Pollando li estis regantloktenanto. La 14-a de septembro 1658 li estis nomumita ĉefkomandanto, kaj la 11-an de oktobro la landkunveno elektis lin reganto. La 6-an de januaro 1661, post kiam Johano Kemény ekbatis lian armeon, li abdikis, tamen Kemény kaptigis lin kaj fermigis en fortikaĵo Görgény kaj dum transporto al Kővár murdigis lin.
Bibliografio
- Erdélyi Alajos: B. Á. fejedelemsége (Századok, 1906).