Akada lingvo | |
𒀝𒅗𒁺𒌑 (akkadû) | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Orienta ŝemida lingvaro • Ŝemida lingvaro | |
Parolata en | Sumero Akada Imperio |
Parolantoj | 0 |
Skribo | kojnoskriba |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | akk |
ISO 639-3 | akk |
Glottolog | akka1240 |
Angla nomo | Akkadian |
Franca nomo | akkadien |
La akada lingvo estas lingvo parolita de Akadanoj, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzata dum ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio.
Skribo kaj sonsistemo
La akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj. La sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn (a,e,i,u), kiuj havis ankaŭ longajn versiojn.
Morfologio
La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Substantivoj havis singularon, pluralon kaj, en restoj la dualon, ĉefe ĉe substantivoj, kuj nomas parajn korpopartojn (ekz. piedoj, okuloj).
Ĉe verboj ekzistas - diference de la pli malfruaj ŝemidaj lingvoj - ankoraŭ sistemo de tempoj, ne aspektsistemo kiel ekz. en la araba. Ĉi tiuj tempoj estas: prezenco, preterito, perfekto kaj stativo. La prezenco estis uzata ankaŭ por esprimi la futuron. Krome verboj havas la substantivan formon infinitivo kaj la adjektivajn formojn verba adjektivo kaj participo. La modoj de la akada estas indikativo, imperativo, subjunktivo kaj ventivo. Krome estas modalaj formoj, kiuj esprimas pozitivajn kaj negativajn dezirojn, malpermesojn kaj certigon: voluntativo resp. kohortativo, prekativo, vetitivo, prohibitivo kaj la certiga formo.
Lingvohistorio
- 2300 a.K. - La akada lingvo disvastiĝis dum regado de Sargono.
- 2000 a.K. - La akada anstataŭis sumeran, kiel parollingvon de suda Mezopotamio.
- 9-a jc a.K. - Babilona dialekto de akada lingvo fariĝis "lingua franca" en sud-okcidenta Azio.
- 7-a jc a.K. - Aramea lingvo fariĝas dominanta lingvo de la regiono.
- 1-a jc p.K. - Ĉiuj fontoj indikas, ke la akada lingvo jam ne uzatis.
- 19-a jc p.K. - Akada lingvo estis deĉifrita de sciencistoj.
Interalie, danke al la kleriguloj de antikva Babilonio, kiuj tradukis akaden sumerajn tekstojn, estis ebla por modernaj filologoj kompreni sumerajn tekstojn. Vidu bibliotekon de Ninivo.
Bibliografio
- Cherpillod, André 1986-1989 : Akada (asirobabilona) Leksikono, Akada-esperanta leksikono kun esperanta-akada indekso, 2-a eld. kompletigita, Courgenard: Cherpillod 1989, 86 p. ISBN 2-906134-08-2 (1-a eld. 1986)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Esperanta traduko de la lernolibro "Introduction to Akkadian" from Richard Caplice Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Detala enkonduko de la akada Arkivigite je 2015-05-07 per la retarkivo Wayback Machine (en la angla)
- Promotora Española de Lingũística (en la hispana)
- Gramatiko, prononcado, historio ktp. (en la angla)
|