Ajnuoj | |||
---|---|---|---|
Ajnuoj en tradiciaj vestoj | |||
etno | |||
indigenous peoples of Asia • Ethnic groups of Japan | |||
Suma populacio | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
ajnua (izolita lingvofamilio) | |||
Religio | |||
animismo | |||
Ajnuoj (aŭ ainoj) estas indiĝena etno loĝanta ĉefe en la insulo Hokajdo en Japanio, 20 mil (1992). Apartenas al izolita ajnua lingvofamilio. Prauloj de ajnuoj venis de Sud-Orienta Azio dum frua neolitiko.
Pri la nomo de "Aino"
"Aino" signifas "homon." La Ainaj etnoj rigardas tiujn aferojn por si utilajn aŭ super sia rego kiel "kamuy" (dioj), por kiuj ili en la ĉiutaga vivo preĝis kaj plenumas diversajn ceremoniojn. Ĉi tiuj dioj estas: tiaj "naturaj" dioj, kiaj fajro, akvo, vento kaj tondro; tiaj "animalaj" dioj, kiaj ursoj, vulpoj, ocela-strigoj kaj orkoj; tiaj "vegetalaj" dioj, kiaj akonito, fungoj kaj artemizio; tiaj "objektaj" dioj, kiaj boatoj kaj kruĉoj; kaj tiaj aliaj dioj, kiaj protektas domojn, kiaj de montoj kaj de lagoj. Kontraste al tiaj dioj oni nomas homon kiel 'Ainon'.
Origino
Pri la origina deveno de la ainoj oni iam proponis diversajn teoriojn, kiuj estas la Kaŭkaza (Blankula), la Mongoloida, la Oceanio-Rasa, la Praaziana-Rasa, kaj la Izola-Rasa. Lastatempe troviĝas tiu teorio, kiu sekvas unu hipotezon el la evoluigitaj Mongoloido-Teorioj: Pra-mongoloidaj popoloj iam konsistis el du tipoj: la sud-devena kaj la nord-devena, el kiuj antaŭ la Ĵomon-periodo (kelkdekmil jarojn antaŭe) la sud-devenaj mongoloidoj ekmovis sin norden kaj enlogiĝis en la Japana(n) insularo(n), inkluzive de Okinavo, dum longa periodo. Poste ili ekludis sian ĉefan rolon en la Ĵomon-periodo tra la tuta lando. Tamen, en la Yayoi kaj tumula periodoj, la nord-devenaj mongoloidoj amase transiris la maron al la japana insularo. Kaj oni supozas, ke la etnaj Japanoj (ne ainaj) estas la popolo evoluinta rapide pro la fortaj influoj de ĉi tiuj migradaj procezoj, kaj aliflanke, la ainoj en la regionoj, Hokkajdo kaj Tohoku, kaj la Ryukyu-a popolo en Okinavo estas tiuj, kiuj estas apenaŭ influitaj de ĉi tiu procezo.[1]
Ajnuoj en Esperanto
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 43an ĉapitron "La ainoj kaj iliaj fabeloj" al komentoj pri la popolo en la insulo Hokajdo; poste ŝi rakontas du fabelojn pri du gigantaj vulpoj kaj alaŭdo respektive.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Tradukaĵo el japana verkaĵo de Aina Muzeo en Siraoi en Hokkajdo. Arkivigite je 2008-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 339-344.