Ajnagrundaj aŭtomobiloj (ĵipo, ekstervojaj aŭtomobiloj) estas aŭtomobiloj por veturi sur malfacilaj grundoj, ekster vojo kun firma glata surfaco (ekz. asfalta aŭ betona).
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭa profilo
- kompleta transmisio
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala blokilo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de soldatoj, ĉasistoj, en la agro- kaj forstokulturo kaj en motorsporto. Ili eĉ iĝas tre laŭmodaj ĉe la riĉaj etburĝoj, nur por la ŝajnigado. La terenaj aŭtoj estas parencaj al Sport-Utila Veturilo (angle Sports Utility Vehicle).
Mezurnombroj
Por la terena veturkapablo ekzistas karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla je malrapida veturo.
- suprenira kapablo (dekliveco)
- grunda libereco (maksimuma alto de mallarĝaj obstakloj)
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
Plej konataj ajnaterenaj aŭtomobiloj
Jure
En la Eŭropunia juro, ajnaterena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj kun sekvaj ekipaĵoj:
- antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movitaj,
- diferenciala blokilo.
Krom tio ekzistas preskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.