Ajlolea saŭco
All-i-oli el la kataluna recepto
All-i-oli el la kataluna recepto
Aliaj nomoj Aïoli, alhòli, all-i-oli, aioli, aïoli, ajoaceite
Kuirarta klaso Saŭco
Kie estas manĝita Okcidenta mediteraneo
Ĉefaj ingrediencoj Ajlo, olivoleo, ovo kaj salo.
Metodo de preparado Pistado.
Origino Mediteraneo
Ajlolea saŭco kun olivoj

Ajlolea saŭco (france aïoli) estas malvarma saŭco, farita el ajlo, ovoj, acido (citronsuko aŭ vinagro), kaj olivoleo. En Francio oni tradicie servas ajlolean saŭcon kun marfruktoj, bujabeso kaj krustetoj.

Ajlolea saŭco jam iĝis populara kondimento en Aŭstralio, ofte servata kun potato wedges (dikaj, spicitaj terpom-fritoj).

Formoj de ajlolea saŭco

Aïoli

En Provenco, aïoli (aŭ alhòli en la okcitana) ankaŭ signifas kompletan pladon, kiu enhavas boligitajn legomojn (karotojn, terpomojn..., fazeolojn), boligitan fiŝaĵon (precipe sensaligitan moruon), kaj boligitajn ovojn – la tuta plado servita kun ajlolea saŭco.

Allioli

Allioli (el allioli, katalane "ajlo kaj oleo", eldirita IPA [aʎi'ɔli]) estas tipa pasto de Valencio kaj Katalunio. Oni faras ĝin per pistado de ajlo kun olivoleo kaj salo en pistujo. Ĝi diferencas de provenca ajlolea saŭco pro tio, ke ĝi ne enhavas ovojn.

Aillade

Aillade estas la nomo, uzata en suda Francio por signifi du diferencajn kondimentojn. En Provenco, ĝi estas ajla vinagrosaŭco, dum en aliaj lokoj, ĝi estas speco de ajla majonezo.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.