Ajamil de Cameros | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26133 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 90 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 10′ N, 2° 29′ U (mapo)42.166944444444-2.4872222222222Koordinatoj: 42° 10′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 040 m [+] | ||
Areo | 66,15 km² (6 615 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ajamil de Cameros [+] | |||
Ajamil de Cameros [aĥaMIL dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La 16an de Majo 2008 la Parlamento de Rioĥo aprobis la ŝanĝon de la nomo de la municipo, de Ajamil al Ajamil de Cameros.
Geografio
Ĝi estas tre aparta loĝloko ĉe la valo de la rivero Leza komunikita laŭ la regiona ŝoseo LR-466 kun Rabanera norde kaj Jalón de Cameros pli norde kaj la regiona ŝoseo LR-250 kiu komunikas kun aliaj lokoj de la komarko. Ĝi estas formata per tri domaroj: nome Ajamil de Cameros, Larriba kaj Torremuña.
Estas du riveroj: nome Vargas (nomita ankaŭ Rabanera) kaj Vadillos, ambaŭ alfluantoj al Leza dekstre. En la suda zono estas la nordaj deklivaroj de la montaro Hayedo de Santiago, kiu okcidente, ligas al Cerro Castillo (1683 m), kun altitudoj super 1600 m kun pinto en Canto Hincado (1758 m). Tiu estas la plej alta zono de la municipo.
Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.
Historio
En 1366 kiam Henriko la 2-a de Kastilio kroniĝis reĝo en Calahorra, la navara kavaliro Juan Ramírez de Arellano ricevis el tiu la Senjorlandon de Cameros premie al servoj kontraŭ sia frato Petro. Ajamil estis inter la lokoj de tiu senjorlando kiu poster estis posedo de la grafoj de Aguilar, ankaŭ senjoroj de Cameros, ĝis la nuligo de la senjorlandoj pere de la Hispana konstitucio de 1812.
Dum la Moderna Epoko, Ajamil prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 220 loĝantoj ĝis nunaj 66.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado (bovoj kaj cevaloj, jam ne plu ŝafoj), fruktoĝardenoj, forstado, ĉasado (aproj) kaj rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, fontano, akvedukto, iknitoj, lanlavejo kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.
Bildoj
- Tipa arkitekturo.
- Urba kerno.
- Preĝejo de Asunción (16a-17a jc).
- Florpota balkono.
- Tipa angulo.
- Tipa angulo.
- Larriba.
- Preĝejo de Sankta Maria de Larriba.
- Sonorilturo de la preĝejo de Sankta Maria de Larriba.
- Pordego de la preĝejo de Sankta Maria de Larriba.
- Restaĵoj de murpentraĵoj en la interno de la preĝejo de Sankta Maria de Larriba.
- Preĝejo de Sankta Maria de Torremuña.
- Ruinoj de la preĝejo de Sankta Maria de Torremuña.
- Iama ermitejo de Sankta Mikaelo.
- Panoramo de Torremuña.
- Tipaj domoj rehabilititaj.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
- Reiner Muller, Ernesto (1984). Viaje por el Camero Viejo. Logroño: Cícero. ISBN 84-398-2054-2.
- Lázaro Ruiz (et al.), Vicente (1991). Por los Cameros en los años noventa. Logroño: Culturalcampo Sierra de Cameros. ISBN 84-87209-34-3.
- Recuerdos de Ajamil. Ajamil de Cameros: Asociación de Promoción Social y Cultural de Ajamil. 1999.