Aizpute | |||
Urbo | |||
Lutera preĝejo | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Dienvidkurzeme | ||
Historia regiono | Kuronio | ||
Rivero | Tebra | ||
Koordinatoj | 56° 43′ 18″ N 21° 36′ 01″ O / 56.72167 °N, 21.60028 °O (mapo) | ||
Areo | 6,9 km² (690 ha) | ||
Loĝantaro | 4 036 (29.01.2021) | ||
Denseco | 584,93 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1378 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3456 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Aizpute | |||
Retpaĝo: aizpute.lv | |||
Aizpute - jen latve, historie ankaŭ germane Hasenpoth - estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en orienta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 39 km de Grobiņa, 51 km de Liepāja kaj 176 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 3 971 personoj sur areo de 6,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 573 loĝantoj/km².
La historia centro de Aizpute estas historia monumento de nacia signifo.[2]
Historio
Ĝis la 13-a jarcento, la kasteltumulo Aizpute apud la vojo al Prusion apartenis al la Kuronia ŝtato Bandava. Unue estis menciita en skribaĵoj en Livonia periodo kiel Hasepotten, en la traktato de 1253.[3]
En 1521, post la kolapso de la ŝtato de la Teŭtona ordeno, la episkopujo de Kuronio kun Aizpute fakte sendependiĝis. En 1617 Aizpute iĝis la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Piltene.
En 1795 la Piltene regiono, kune kun Aizpute, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.[4] Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).
En 1900, la etŝpura fervojo Aizpute-Liepāja estis malfermita (fermita en 1964). Dum la revolucio de 1905, batalado okazis proksime de Aizpute (la tielnomita Aizpute Milito).
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Aizpute estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio.
Geografio
La urbo situas en la Okcidenta Kuronia altebenaĵo sur la bordoj de la rivero Tebra.[5]
Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800-850 mm jare.[5]
Transporto
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P112 (Kuldīga-Liepāja), P117 (Skrunda-Aizpute) kaj P115 (Aizpute-Kalvene), lokaj vojoj estas V1199 (Aizpute-Saka) kaj V1197 (Aizpute-Ilmāja).
Loĝantaro
Ŝanĝo de loĝantaro
Jaro | Homoj | Jaro | Homoj[4][6] |
---|---|---|---|
1797 | 1015 | 1941 | 2706 |
1863 | 3090 | 1959 | 4441 |
1881 | 3690 | 1970 | 5551 |
1897 | 3340 | 1979 | 5979 |
1920 | 2680 | 2000 | 5799 |
1930 | 3435 | 2011 | 4550 |
1935 | 3418 | 2021 | 4036 |
Etna strukturo
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[6] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 5680 | 5364 (94%) | 123 (2%) | 34 (1%) | 30 (1%) | 24 (0%) | 83 (1%) | 22 (0%) |
2021 | 3997 | 3784 (95%) | 72 (2%) | 22 (0,5%) | 21 (0,5%) | 11 (0%) | 62 (1,5%) | 26 (0,5%) |
Vidindaĵoj
- Ordena kastelruinoj
- Muzeo en iama grandbieno
- Ŝtona ponto super Tebra
- Akvomuelejo kun akvofalo
- Lutera preĝejo
- Historia centro
Bildoj
- Kastelruinoj.
- Akvofalo.
- La plej granda fago en Latvio.
- Atmodas strato.
- Iama akvomuelejo.
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 7437 - Aizputes pilsētas vēsturiskais centrs. Ŝtata Inspektado por Protekto de Kulturaj Monumentoj
- ↑ Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 1, p. 104.
- 1 2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 41.
- 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- 1 2 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aizpute en Vikimedia Komunejo