Aizkraukle | |||
urbo | |||
Plavinas hidrelektra centralo | |||
|
|||
Ŝtato | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | municipo Aizkraukle | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Konstruaĵo | Plavinas hidrelektra centralo | ||
Situo | Aizkraukle | ||
- koordinatoj | 56° 36′ 15″ N 25° 15′ 19″ O / 56.60417 °N, 25.25528 °O (mapo) | ||
Areo | 12,9 km² (1 290 ha) | ||
Loĝantaro | 7 044 (2021) | ||
Denseco | 546,05 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1967 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Situo enkadre de Latvio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Aizkraukle | |||
Retpaĝo: aizkraukle.lv | |||
Aizkraukle - jen latve, historie ankaŭ germane Ascheraden - estas urbo en la regiono Livonio en la centro de Latvio. Aizkraukle situas 86 kilometrojn oriente de la ĉefurbo Rigo, borde de la rivero Daŭgavo. La urbo konsistas el tri partoj: Aizkraukle (la urbocentro), Aizkraukle fervoja stacidomo (2 km norde), kaj apudrivera Ziedi/Sērene. La Daugava estas transirita per la digo kaj ponto de la Plavinas hidrelektra centralo, kaj la urbo mem estis konstruita por konstrui kaj servi tiun elektrocentralon (908 MW). Aizkraukle estas la centro de municipo Aizkraukle.
Historio
En la 13-a jarcento, la livona kastelo kaj poste la Livonia Ordena kastelo estis ĉi tie. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov). La urbo estis konstruita post 1960, unue kiel laborista vilaĝo, poste kiel moderna urbo kun normaj, ĉefe kvinetaĝaj domoj.
Ekde 1944 ĝis 1990 la nomo de la urbo estis Stučka omaĝe al Pēteris Stučka, la gvidanto de la mallonga-tempa sovetia Latvio (1919).
Galerio
- Muziklernejo.
- Katolika preĝejo.
- Busstacidomo.
- Hidrelektra centralo.
- Fervoja stacidomo.