Airbag | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Airbag |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1997 |
Ĝenro | agfilmo, suspensa filmo, nigrakomedia filmo, Ŝosefilmo, komedia filmo, krimfilmo |
Kameraado | Gonzalo Fernández Berridi |
Reĝisoro(j) | Juanma Bajo Ulloa |
Scenaro | Juanma Bajo Ulloa • Karra Elejalde • Fernando Guillén Cuervo |
Loko de rakonto | Northern Spain |
Muziko de | Bingen Mendizábal |
Rolantoj | Fernando Guillén Cuervo • Alberto San Juan • Maria de Medeiros • Francisco Rabal • Rosa Maria Sardà • Karlos Arguiñano • Karra Elejalde • Rossy de Palma • Javier Bardem • Manuel Manquiña • Pilar Bardem • Santiago Segura • Nathalie Seseña • Juanjo Puigcorbé • Alaska • David Trueba • Aitor Mazo • Julio Medem • Ramón Barea • Juanma Bajo Ulloa • Joan Potau • Elena Irureta • Carmen de la Maza • Luis Cuenca • Carlos Lucas |
Produktinta firmao | Groupe Canal+ Televisión Española Marea Films S.A. Road Movies Filmproduktion |
IMDb | |
Airbag (Aerkuseno) estas hispana filmo de 1997, reĝisorita de Juanma Bajo Ulloa kaj rolulita de Karra Elejalde, Fernando Guillén Cuervo kaj Alberto San Juan.
Intrigo
Juantxo (Karra Elejalde) apartenas al la altnivela socio, havas universitatan karieron, bonan laborpostenon kaj estas geedziĝonta al riĉa belulino. Li celebras feston de fraŭlofesto kun siaj amikoj Paco (Alberto San Juan) kaj Konradín (Fernando Guillén Cuervo) diboĉege en bordelo; tiukadre li perdas la gefianĉan ringon (fakte en la pugo de prostitutino) kaj li devas serĉi ĝin tra serio de aventuroj, kaj ĉefe tra aŭtomobilaj persekutadoj kaj trairoj tra krimetosoj (tiel temas pri ŝosefilmo); en unu el tiuj epizodoj okazas aŭtombilakcidento kaj eksplodas la aerkuseno, kie kaŝiĝis kokaino, kiu dispulvoriĝas okazigante neatenditajn efikojn. Tiu epizodo titoligas la filmon.
Geaktoraro kaj roluloj
- Karra Elejalde (Juan José "Juantxo" Ortiz de Zárate)
- Fernando Guillén Cuervo (Konradín)
- Alberto San Juan (Paco)
- Manuel Manquiña (Pazos)
- Maria de Medeiros (Fátima do Espírito Santo)
- Francisco Rabal (João Villambrosa)
- Rosa María Sardà (Aurora)
- Luis Cuenca (Souza)
- Pilar Bardem (Hermenegilda, bordelestrino)
- Karlos Arguiñano (don Serafín Ortiz de Zárate)
- Albert Pla (pastro)
- Vicenta Ndongo (Vanessa)
- Raquel Meroño (Araceli de Alda)
- Fernando Sansegundo (Touriño)
- Aitor Mazo (Pintinho)
- Santiago Segura (kandidato Santiago Paíño)
- Javier Cansado (Cady Palomeque)
- Carmen de la Maza (patrino de Konradín)
- Nathalie Seseña (Argentina 'Scandalo')
- Juanjo Puigcorbé (kartoludisto)
- Alaska (kartoludistino)
- Javier Bardem ("José Alberto")
- David Trueba (ĵurnalisto)
- José Luis Torrijo (Toñín)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Airbag (película) en la hispana Vikipedio.