Aion | |
---|---|
greka dio • dio de tempo kaj sorto • agricultural deity | |
Informoj | |
Eble sama | Aeternitas |
Sekso | vira |
Aion (greke: αἰών, el la arkaika αἰϝών), aŭ Eono, en la greka kosmogonio estis la personigo de la Tempo, kune kun tiu pli fama de Kronos, koresponda al la latina Saturno. Kultite kiel "Sinjoro de la lumo", ĝi reprezentas la senfinan tempon, kun plue la senfinan sinsekvon de la eraoj.
Ikonografie skizita kiel leonkapa, kun tramane sceptro, ŝlosilo kaj fulmo, ĉirkaŭita de serpento kiu ĉirkaŭ lia korpo plenumas 7 turniĝojn kaj duonan, korespondantajn al la ĉielaj sferoj.
Kromaj mitologaĵoj pri Aion
Ĝi estis egaligita al la dio de la tempo de la persa Zurvan. Kaj Eŭripido faras Aion filo de Kronos.
En iuj Eleŭzisaj Misteroj estis festata en Aleksandrio, la sesan de januaro, ĝia naskiĝo ĉe la sanktejo de la diino Koro al kiu estis atribuita la patrineco de la dio. En tiu okazo bildo de infano estis procesie portata de la templo al Nilo por havigi la akvon kiu poste transformiĝus al vino.
Heraklito diras: "Li estas infano kiu ludas kiel infano kaj formovas la figurojn sur la tabulo. La regno estas tiu de infano".[1]
Referencoj
Notoj
- ↑ Laŭ la biblia teologio, kaj pliofte en la kristana spekutativeco, ankaŭ la tempo estas kreita de kiel ĉiuj aliaj kreitaĵoj.
Literaturo
- László Kákosy, (1964), "Osiris-Aion". Oriens Antiquus 3.
- Arthur Darby, (Jan 1934), "A Vision of Mandulis Aion". The Harvard Theological Review 27 (1).
- Zuntz, Günther, (1989), Aion, Gott des Römerreichs (in German). Carl Winter Universitatsverlag. ISBN 3533041700.
- Zuntz, Günther, (1992), AIΩN in der Literatur der Kaiserzeit (in German). Verlag der Osterreichischen Akademie der Wissenschaften. ISBN 3700119666.
Eksteraj ligiloj
- – L’ERA DEI PESCI – L’ERA DELL’ACQUARIO|aliro=17/04/201
- [|http://knol.google.com/k/epifania%7C%5Brompita+ligilo%5D]EPIFANIO|aliro =17/04/2011}}
- {di Aionaliro =17/04/2011.