Ainaži | |||
germane Haynasch aŭ Hainasch, estone Heinaste | |||
Urbo | |||
Iama domo de ŝipposedanto Veide | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Limbaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Koordinatoj | 57° 51′ 50″ N 24° 21′ 36″ O / 57.86389 °N, 24.36000 °O (mapo) | ||
Areo | 5,1 km² (510 ha) | ||
Loĝantaro | 680 (29.01.2021) | ||
Denseco | 133,33 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1926 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4035 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Ainaži | |||
Retpaĝo: www.ainazi.lv | |||
Ainaži - jen latve, historie ankaŭ germane Haynasch aŭ Hainasch kaj estone Heinaste - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en nordokcidenta parto de la distrikto, apud la limo de Estonio. Ainaži parte situas en Marborda herbeja naturparko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 52 km de Limbaži kaj 115 km de Rigo.[1]
Historio
Ainaži (Heinaste) estis origine livona fiŝkaptista vilaĝo. La nomo Ainaži unue aperas en oficialaj dokumentoj en 1564. Tiam la loĝloko Haynasch apartenis al la germanlingva Livonia Ordeno. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj kune kun livonoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).
En 1864, laŭ sugesto de Krišjānis Valdemārs, la unua marlernejo en Latvio estis establita en Ainaži. La trejnado estis senpaga kaj okazis en la latva, la estona kaj poste ankaŭ en la rusa. Ŝipkonstruado disetendiĝis en Ainaži kaj la tuta regiono. La marlernejo ekzistis dum 50 jaroj, ĝis la Unua Mondmilito.[2]
En 1900-1905, komerchaveno estis konstruita en Ainaži. En 1912 estis malfermita la etŝpura fervoja linio Ainaži-Valmiera-Smiltene (fermita en 1977).
La malprofunda haveno poste perdis konkuradon kun Salacgrīva kaj Pärnu kaj iĝis sensignifa.
Geografio
La urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene). Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio.[3]
Transporto
La ĉefaj aŭtovojoj de urbo estas E67/A1 (Rigo-Talino) kaj P15 (Valmiera-Matīši-Ainaži).
Loĝantaro
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 646 personoj sur areo de 4,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1965 | 2100 |
2000 | 1219 |
2021 | 636 |
Etna strukturo
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1219 | 1089 (89%) | 57 (5%) | 14 (1%) | 7 (1%) | 0 (0%) | 13 (1%) | 39 (3%) |
2021 | 636 | 601 (94%) | 13 (2%) | 2 (0%) | 0 (0%) | 2 (0%) | 6 (1%) | 12 (2%) |
Vidindaĵoj
- Fajro- kaj Maromuzeoj
- Norda piero
- Iama domo de Veide kaj iama grandbieno
- Naturparko de Marbordaj herbejo
Bildoj
- Apoteko.
- Limtransirejo inter Latvio kaj Estonio.
- Lumturo.
- Norda piero.
- Fajromuzeo.
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- 1 2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 36.
- ↑ Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- 1 2 stat.gov.lv