![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aigues-Mortes (stacidomo). |
![](../I/Aigues-Mortes_Wikivoyage_banner.jpg.webp)
Aigues-Mortes | |
---|---|
![]() Mezepokaj muregoj Mezepokaj muregoj | |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Gard |
Arondismento | Nîmes |
Kantono | Aigues-Mortes |
Komunumaro | Komuneco de komunumoj tero de Kamargo |
INSEE kodo | 30003 [+] |
Poŝtkodo | 30220 |
Kodo laŭ INSEE | 30003 |
Retpaĝaro | http://www.ville-aigues-mortes.fr/ |
Demografio | |
Loĝantaro | 8 685 (2021) [+] |
Loĝdenso | 150 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 43°34′00″N 04°11′25″O / 43.566667°N, 4.19028°O (mapo) Koordinatoj: 43°34′00″N 04°11′25″O / 43.566667°N, 4.19028°O (mapo) |
Alto | De 0 m al 3 m |
Areo | 57,78 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
![]() | |
![]() ![]() | |
| |
Alia projekto | |
![]() | |
Aigues-Mortes prononcu: [Egmort] (en la okcitana lingvo Aigas Mòrtas = morta (stagnanta) akvo) estas franca komunumo en la departemento Gard, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 8 685 loĝantoj.
Ĝi situas ĉirkaŭ 26 km (birdfluge) oriente de Montpellier kaj ĉ. 13 km (birdfluge) sude de Lunel, La najbaraj komunumoj estas okcidente: La Grande-Motte kaj Marsillargues; norde kaj oriente: Saint-Laurent-d'Aigouze; kaj sude: Le Grau-du-Roi.
Geografio
La komunuma teritorio situas en la malsekejo tiel nomata "Malgranda Kamargo" aŭ "Camargue Gardoise" (Kamargo de departemento Gard), okcidenta parto de la delto de Rodano (okcidente de la Eta Rodano). La rivero Vidourle trafluas la komunumon.
Aigues-Morte estas ligata al maro Mediteraneo per la kanalo de Le Grau-du-Roi, kaj la Canal du Rhône à Sète (Kanalo el Rodano al Sète) trairas la komunumon.
![](../I/Saint-Louis_statue-Aigues-Mortes.jpg.webp)
Historio
La loko estis loĝata de la antikva tempo. Grekoj el insulo Rodiso fondis kolonion Rhodanusia apud la elfluejo de Rodano, en la 5-a jarcento a.K., multenombraj restaĵoj tion pruvas: potoj, lampoj, amforoj, moneroj, tegoloj...
En la 5-a jarcento p.K., monaĥoj Benediktanoj instalis abatejon en la marĉojn, sur la loko de malnova gaŭl-romia vilao. Skribaĵoj de la 8-a jarcento mencias tiun lokon sub nomo: Aquae Mortuae.
En 1240 reĝo Ludoviko la 9-a interŝanĝas la bienon de la Benediktanoj kontraŭ terenoj apud Sommières, (ĉ. 24 km norde), ĉar li bezonis havenon el kiu iros la Sepa krucmilito.
La haveno de Aigues-Mortes iĝis grava komerca centro pri eksporto de tinkturaj drapoj el Montpellier, kaj importo de spicoj kaj varoj el oriento. Ĝi estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de respubliko de Ĝenovo.
De la 14-a jarcento la haveno velkas. La dragado de la rodanaj aluvioj kuntrenas multekostaj laboroj, kaj ĝi estas konkurencata de Marsejlo, kiu ĵus aliĝis al la Franca reĝlando (1482).
![](../I/Map_commune_FR_insee_code_30003.png.webp)
Resursoj
Hodiaŭ, Aigues-Mortes ĉefe vivtenas per kultivo de vito, asparago kaj persiko, bredado de virbovoj kaj ĉevaloj, rikolto de salo kaj turismo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Turismaj informoj
- Muregoj de Aigues-Mortes
- Monumentoj de Aigues-Mortes Arkivigite je 2009-06-22 per la retarkivo Wayback Machine angla
- La malgranda Kamargo