Aida Folch | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1986 (37-jaraĝa) en Reus | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • aktoro vd | |
Aktiva dum | 2002– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aida Benítez Folch, konata per artista nomo Aida Folch (Reus, provinco Taragono, 24a de novembro 1986), estas hispana aktorino konata pro sia ludado kiel Françoise Alcántara en la sukcesa serio de Televisión Española Cuéntame cómo pasó, kaj kiel protagonisto de la filmoj El embrujo de Shanghai kaj El artista y la modelo, de Fernando Trueba.[1]
Kariero
Jam en lernejo ŝi interesiĝis por aktorado kaj agadis teatre. Unua oportuno alvenis en 2000, kiam ŝi estis elektita inter 3 000 knabinoj de la tuta lando kiel protagonisto en la filmo El embrujo de Shanghai, de la premiita Fernando Trueba.[2] Ŝi estis tiam nur 14-jaraĝa kaj tuj poste Fernando León de Aranoa elektis ŝin por la same premiita filmo Los lunes al sol.[3]
En 2008 ŝi denove famiĝis pro la rolo de franca virino Françoise Alcántara en la televidserio de Televisión Española Cuéntame cómo pasó.[4] Folch aliĝis al la geaktoraro de la deka sezono kaj lasis la serion fine de la 14a.[5]
En 2012 ŝi estis protagonista de El artista y la modelo, de Fernando Trueba, filmita tute en franca lingvo kie ŝi aktorinis kun Jean Rochefort kaj Claudia Cardinale.[6] Tiu filmo havigis al ŝi nomumon al plej bona protagonista aktorino en la Goja-premioj de 2013.
Ŝi partoprenis en 14 televidserioj kaj en 13 kurtoj.
Filmoj
Jaro | Filmo | Rolulo | Reĝisoro | Ĝenro | Daŭro |
---|---|---|---|---|---|
2002 | El embrujo de Shanghai | Susana | Fernando Trueba | Dramo | 1h 59m |
2002 | Los lunes al sol | Nata | Fernando León de Aranoa | Dramo | 1h 56m |
2004 | La mirada violeta | Sofía | Nacho Pérez de la Paz, Jesús Ruiz | Dramo | 1h 42m |
2004 | El 10 en la espalda | Alba | Eduard Cortés | Dramo | 1h 26m |
2005 | Fin de curso | Marta | Miguel Martí | Komedio | 1h 30m |
2005 | Aquitania | Beatriz | Rafa Montesinos | Dramo | 1h 30m |
2006 | Salvador (Puig Antich) | Marian | Manuel Huerga | Dramo | 2h 15m |
2006 | Las vidas de Celia | Ángela | Antonio Chavarrías | Drama | 1h 45m |
2009 | 25 kilates | Kay | Patxi Amezcua | Trilero | 1h 26m |
2009 | No estás sola, Sara | Eli | Carlos Sedes | Dramo | 1h 30m |
2010 | Henry IV | Henriette | Jo Baier | Dramo | 2h 50m |
2011 | Mi universo en minúsculas | Aina | Hatuey Viveros | Dramo | 1h 30m |
2012 | El artista y la modelo | Mercè | Fernando Trueba | Dramo | 1h 44m |
2013 | El amor no es lo que era | Lucía | Gabriel Ochoa | Dramo | 1h 29m |
2014 | Fuego | Alba | Luis Marías | Trilero | 1h 30m |
2015 | Incidencias | Laura | José Corbacho kaj Juan Cruz | Komedio | 1h 30m |
2016 | La reina de España | Novia | Fernando Trueba | Dram/komedio | 2h 08m |
2018 | I love my mum | Paloma | Alberto Sciamma | Komedio | 1h 26m |
2019 | La cinta de Álex | Madre de Alexandra | Irene Zoe Alameda | Dramo | 1h 49m |
2022 | El frío que quema | Santi Trullenque | Trilero/dramo | 1h 56m |
Referencoj
- ↑ Cadena Ser (27a de septembro 2013). «Los actores españoles más prometedores de la televisión». Konsultita la 3an de junio 2023.
- ↑ El País (3a de aprilo 2002). «'El embrujo de Shanghai', de Trueba, dos películas en una». Konsultita la 8n de julio 2017.
- ↑ La Vanguardia (4a de decembro 2002). «"Los lunes al sol" participará en el Festival de Sundance». Konsultita la 8an de julio 2017.
- ↑ «Cuéntame cómo pasó: los nuevos personajes de la décima temporada». ocio.net. Konsultita la 3an de septembro 2016.
- ↑ RTVE (29a de septembro 2008). «Françoise, la moderna 'prima' de Francia». Konsultita la 8n de julio 2017.
- ↑ ABC (17a de septembro 2012). «Aida Folch, la musa de Trueba en <<El artista y la modelo>>». Konsultita la 8n de julio 2017.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aida Folch en la hispana Vikipedio.