Ahigal de Villarino | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37173 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 9′ N, 6° 23′ U (mapo)41.158333333333-6.3811111111111Koordinatoj: 41° 9′ N, 6° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 764 m [+] | ||
Areo | 24,11 km² (2 411 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ahigal de Villarino [+] | |||
Ahigal de Villarino [aiGAL debiljaRIno] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Ahigal de Villarino estas tradukebla etimologie al Figarbaro de Vilaĝeto
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.