Agustín de Foxá | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Agustín de Foxá y Torroba |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1906 en calle de Atocha |
Morto | 30-an de junio 1959 (53-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Isidro Cemetery |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Colegio Nuestra Señora del Pilar |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Narciso de Foxá y Rodríguez de Arellano |
Patrino | María de las Candelas Torroba y Goicoechea |
Frat(in)oj | Jaime de Foxá • Ignacio de Foxá y Torroba |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • diplomato • verkisto |
Agustín de Foxá y Torroba (Madrido, 28a de februaro 1906 - Madrido, 30a de junio 1959) estis hispana verkisto, ĵurnalisto, kaj diplomato, konata ĉefe kiel membro de la faŝisma politika partio Falange Española. Li estis grafo kaj markizo.
Biografio
Li naskiĝis en aristokrata etoso. Li studis juron en Madrido; oftis en la etoso de Ramón Gómez de la Serna kaj estis amiko de Edgar Neville kaj María Zambrano. Li kunlaboris en La Gaceta Literaria de Ernesto Giménez Caballero, avangarda kaj gazeto de la Generacio de la 27a kaj, en 1930, iĝinte diplomato, ekkunlaboris en ABC. Li postenis en Sofio kaj Bukaresto; kaj amikiĝis kun José Antonio Primo de Rivera, kio rezultis en partopreno en la babilrondo de Falange Española en la kafejo La Ballena Alegre, kun Rafael Sánchez Mazas, Dionisio Ridruejo, José María Alfaro, Víctor de la Serna, Eugenio Montes, Jacinto Miquelarena kaj Pedro Mourlane Michelena; Foxá atribuis al si la du nuajn versojn de Cara al sol, la falangista himno. Post la milito, li partoprenos en la babilrondo de Pedro Laín Entralgo en la kafejo Novelty de Salamanko.
Lia unua libro, La niña del caracol (Madrid, 1933), kiun li dediĉis al Ramón Gómez de la Serna, María Zambrano kaj Antonio Marichalar, estis eldonita kaj prologita de Manuel Altolaguirre, kiu post la milito estos tute en la ideologia opozicia tendaro. Antaŭ la milito li publikigis nur unu alian libron, nome El toro, la muerte y el agua (Madrid: Galo Sáez, 1936), kun prologo de Manuel Machado. Li edziĝis al María Larrañaga y de Seras, kiu perfidis lin, kaj kun kiu li havis unusolan filinon, nome María de las Nieves (Blanca) de Foxá y Larrañaga, grafino kaj markizino.
Tuj post la ekmilito, li estis sendita al Bukaresto kiel diplomato de la Respubliko, kaj li faris duoblan servon favore al la faŝisma insurekcia tendaro, al kiu li poste malferme aliĝis. Li partoprenis en diversaj gazetoj de Falange, kaj kiel diplomato postenis en Romo — de kie li estis elpelita en 1940 akuzita de spionado, sed ŝajne ĉar li estis defiita al duelo fare de la itala faŝisto Galeazzo Ciano —, en Helsinki — en 1942 li vizitis la fronton de Leningrado akompanate de la same faŝista verkisto Curzio Malaparte — kaj en Bonaero (1947-1950), de kie li prelegis tra Hispanameriko, kie foje estis opoziita de la respublikaj ekzilitoj.
Inter 1950 kaj 1955 li estis diplomato en Havano, kaj poste en Manilo, kie suferis lasta fazo de alkoholismo, hepata cirozo ktp. Li revenis al Hispanio kaj baldaŭ mortis.
Verkoj
- Obras completas, Madrid: Prensa Española, vol., I, 1963; II, 1971 kaj III, 1976.
Ĵurnalismo
- Por la otra orilla. Crónicas e impresiones de viajes por América, 1961.
- Nostalgia, intimidad y aristocracia, Fundación Banco Santander, 2010.
- Un mundo sin melodía, 1950.
- Artículos selectos. Eldono de Jaime Siles, Madrid: Visor, 2003.
- A las orillas del Ladoga. Eldono de Cristóbal Villalobos, Sevilla: Renacimiento, 2019.
Poezio
- La niña del caracol, 1933.
- El toro, la muerte y la agua (Madrid: Galo Sáez, 1936)
- El almendro y la espada, 1940.
- Poemas a Italia
- Antología poética 1933–1948, Madrid, 1949.
- El gallo y la muerte, 1949.
- Poesía: antología, 1926-1955, Sevilla: Renacimiento, 2005
Rakontaro
- Madrid, de Corte a checa (Ciudadela Libros, Madrid, 2006; Salamanca: Jerarquía, 1938; San Sebastián: Librería Internacional, 1938).
- Misión en Bucarest y otras narraciones (Madrid, Prensa Española, 1965; Sevilla: Paréntesis, 2009).
- Historias de ciencia ficción, eldono de Mariano Martín Rodríguez. Madrid: Biblioteca del Laberinto, 2009.
Teatro
- Cui-Ping-Sing (1940).
- Baile en capitanía (1944).
- El beso a la bella durmiente.
- Gente que pasa.
- Otoño del 3006.
Referencoj
Bibliografio
- Juan Manuel Bonet, Diccionario de las vanguardias en España (1907–1936). Madrid: Alianza, 1995.
- Luis Sagrera, Agustín de Foxá y su obra literaria. Madrid: Cuadernos de la Escuela Diplomática, 1967.
- La Corte Literaria de José Antonio. Mónica kaj Pablo Carbajosa. Crítica, Madrid 2003
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agustín de Foxá en la hispana Vikipedio.