Agroglifoj (Angle: crop circles) estas areoj de cerealaj kampoj kies spikoj estis kurbigitaj kaj kreas diversajn geometriajn desegnojn. Ĉi tiuj povas esti simplaj cirkloj aŭ tre ellaboritaj komponaĵoj.

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas tre pridiskutebla. Laŭ la skeptikuloj, ili nur estas homaj kreaĵoj, artaj produktaĵoj. Ekzistas ankaŭ alternativa teorio laŭ kiu la agroglifoj estas kreitaj de eksterteranoj aŭ estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto.

La agroglifoj aperas ĉefe en la angla kamparo.

Eko de la fenomeno

La unuaj agroglifoj aperis en Suda Anglio (Hampshire kaj Wiltshire) meze de la sepdekaj jaroj. Iom post iom, samtempe kiam la nombro de la agroglifoj kreskis, la desegnoj fariĝis pli kaj pli kompleksaj. La unuaj agroglifoj estis nur simplaj diskoj, nenio kompare kun tiuj aperintaj post la jaro 2000.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.