Agnieszka Radwańska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1989 (35-jaraĝa) en Krakovo, Pollando |
Lingvoj | pola |
Loĝloko | Krakovo |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Patro | Robert Radwański |
Frat(in)o | Urszula Radwańska |
Edz(in)o | Dawid Celt |
Parencoj | Władysław Radwański |
Okupo | |
Okupo | tenisisto |
TTT | |
Retejo | http://www.agaradwanska.com/ |
Agnieszka Roma Radwańska (naskiĝis la 6-an de marto 1989 en Krakovo) estas pola tenisistino, la plej alte notata polino en historio de la ranglisto de la Virina Tenisa Asocio. En 2008, ŝi eniris la Top 10 de la mondo por la unua fojo, daŭre adoleskanto.[1] Ŝi estas unua pola tenisistino, kiu gajnis sur la korto pli ol 1 milionon da usonaj dolaroj (nun ŝiaj enspezoj egalas al ĉ. 7,7). Agnieszka Radwańska gajnis 8 internaciajn turnirojn en unuopa ludo kaj du en la duobla. Ŝi reprezentis Pollandon en la Federacia Pokalo kaj dum la Somera Olimpiko en Pekino, kaj gajnis premiojn en la kategorio "Debuto por la jaro 2006" kaj "Ŝatata tenisistino de la publiko por 2011".
Privata vivo
Radwańska devenas de sporta familio: ŝia avo Władysław estis hokeisto kaj la patro kaj samtempe trejnisto Robert Radwański estis tenisisto kaj arta sketisto. Ŝia pli juna fratino Urszula Radwańska estas ankaŭ profesia tenisistino, kaj la patrino Marta okupiĝas pri financoj de ambaŭ filinoj.
Unuajn jarojn de sia vivo pasigis en Germanio, kie ŝia patro estis trejnisto en la klubo Grün-Gold Gronau. Tie ŝi komencis ludi tenison. En 1995 revenis al Pollando.
Distingoj
- Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – atribuo en 2018, dekoro en 2019
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo de la fratinoj Arkivigite je 2012-06-20 per la retarkivo Wayback Machine