Agnes Baldwin Alexander | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1875 en Honoluluo, Havajo |
Morto | 1-an de januaro 1971 (95-jaraĝa) en Havajo |
Tombo | Kawaiahaʻo Church |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Oberlin College |
Familio | |
Patro | William DeWitt Alexander |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Agnes Baldwin Alexander (21-a de julio 1875 - 1-a de januaro 1971) - estis la unua bahaano kaj probable ankaŭ la unua esperantisto de Havajo. Ŝi estis titolita kiel Mano de la Afero kaj dank’ al Esperanto diskonigis la Bahaan Kredon tra Azio.
Junaj jaroj
Ŝi naskiĝis en Honoluluo je la 21-a de julio 1875 el familio de kristanaj misiistoj. Ŝi ĝuis altan socian rangon ĉar ŝi estis posteulo de du el la plej fruaj kaj plej eminentaj kristanaj misiaj familioj. Ŝia patro William DeWitt Alexander estis unu el la plej famaj homoj de Havajo. Li estis la unua geodeziisto de la Regno de Havajo; membro de la konsilio de la Reĝo; Prezidanto de Punahou Lernejo kaj Oahu Kolegio, kaj verkisto de "A Brief History of the Hawaiian People".
Frue en la deknaŭa jarcento kristanaj misiistoj velis de Ameriko por preni kristanismon al la Polinezianoj de la Pacifiko. Pastro William Patterson Alexander kaj lia edzino Mary Ann kaj la Pastro D-ro Dwight Baldwin kaj lia edzino Abigail Charlotte estis inter la plej fruaj misiistoj kiuj velis de New Bedford, Masaĉuseco ĉirkaŭ Sudameriko por atingi la Sandviĉaj insulojn (Havajo). Inter la nepoj de la Aleksandroj kaj la Baldwinoj estis Agnes Baldwin Alexander
Sinjorino Aleksandro suferis pro malbona sano en sia junaĝo. En la aĝo de 20 ŝi studentiĝis ĉe Oahu Kolegio en klaso de sep studentoj. Ŝi faris sian diplomiĝan eseon pri "Niaj malfeliĉaj rilatoj", kiu instigis ĉiujn montri bonkorecon al bestoj.
Renkontiĝo kun la Bahaa Kredo
En 1900 Agnes Alexander vojaĝis al Ameriko kaj Eŭropo, kie ŝi renkontis en Romo (Italio) s-inon Charlotte Dixon, usonan bahaaninon, kiu ĵus revenis de pilgrimado de la mondcentro de la Bahaa Kredo en la Sankta Lando (tiama Palestino, hodiaŭ Israelo). Kvankam s-ino Dixon ne rekte menciis la Bahaan Kredon, ŝi donis al Agnes mane kopiitan preĝon. Agnes poste skribis: "La preĝo ŝajnis respondi al tutaj miaj koraj sopiroj. Poste ni dum tri sinsekvaj vesperoj renkontiĝis. ... La trian vesperon post la renkontiĝo kun s-ino Dixon, kiam mi retiriĝis en mian ĉambron, dormo ne venis. Tiun nokton (26-a de novembro 1900) aperis al mi stuporiga konsciiĝo, kiu estis nek sonĝo nek vizio, ke Kristo estis veninta al la Tero."
Kiam Agnes rakontis al s-ino Dixon pri sia travivaĵo, tiu fine donis al ŝi kelkajn detalojn pri la Bahaa Revelacio. En tiuj tempoj estis kutimo por membriĝi en la bahaa komunumo rekte skribi al la gvidanto de la Bahaa Kredo, 'Abdu'l-Bahá. Tiel ankaŭ faris Agnes Alexander kaj 'Abdu'l-Bahá ŝin akceptis. Agnes akiris pli profundajn sciojn pri sia nova kredo tra bahaaj grupoj en Parizo, Francio, kaj en Eliot, Usono. Je la 26-a de decembro 1900 ŝi revenis hejmen al Havajo, tiel fariĝinta la unua bahaano de la insularo.
Renkontiĝo kun Esperanto
En printempo 1913 mortis la gepatroj de Agnes. Ŝi forlasis Havajon por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando. Iam en oktobro 1913 ŝi vizitis s-inon May Maxwell (Bolles) en Montrealo, Kanado. Tie ŝi hazarde trovis eldiron de 'Abdu'l-Bahá, en kiu Li kuraĝigis al la studado de Esperanto : « De tiu momento ekbrulis en mia koro la deziro obei Lian peton ».
Vojaĝoj tra Azio
La vintron 1913-1914 Agnes pasigis en Broklino, Novjorko. Estis tie, kie ŝin atingis letero de 'Abdu'l-Bahá direktanta ŝin porti la bahaajn instruojn al Japanio. Li skribis : « ... se vi vojaĝos al Japanio sendube Diaj konfirmoj sur vin descendos... ». Dum tiu sama vintro en Broklino ŝi havis sian unuan lecionon en Esperanto kaj poste studis Esperanton memstare kaj baldaŭ jam lertiĝis en la nova lingvo.
Kiam Agnes atingis Tokion, ŝi tie trovis la 24-jaraĝan Eroŝenkon, kiu fariĝis la ilo, per kiu Agnes povis instrui la Bahaan Kredon kaj al la japanaj blinduloj kaj al japanaj virinoj.
„Estis li, kiu helpis min lerni la anglan kaj esperantan brajlon, igante min proksiman kontakton kun la blinduloj de Japanio. Estis per lia klopodo ke mi havis la ĝojon kunhavigi la Bahaan Mesaĝon kun Tokujiro Torii kaj per li kun la blinduloj de Japanio. Estis li kiu prezentis al mi la verkiston, Akita Uĵaku, kiu estis simpatia al la Afero, kaj verkis revuartikolojn per kiuj la unua japana junulino akceptis la Bahaan Mesaĝon."
Sinjorino Aleksandro legus la bahaajn instruojn en la angla al Eroŝenko kaj li deprenus ilin en la angla brajlo. El tiuj brajlaj bildaĵoj li poste tradukis la vortojn en Esperanton, por ke ili estu eldonitaj en la japana Esperanto-gazeto La Orienta Azio. Ĉi tiu kunlaboro rezultis ankaŭ en la esperantigo de la mistika komponaĵo La Kaŝitaj Vortoj de Bahá'u'lláh.
Sinjorino Aleksandro ĉeestis sian unuan Esperanto-renkontiĝon en Japanio la 4-an de februaro 1915. Ŝi kunportis ekzempleron de la Bahaa Revelacio en Esperanto. Inter la pli famaj konvertiĝoj al la religio estis japana blindulo Tokujiro Torii, kiu poste funkciis kiel prezidanto de la Japana Blindula asocio kaj ricevis Imperial Medalon de la tria ordo, por sia laboro nome de la blinduloj. [1]
Agnes Alexander ĉiam estis dankema al Esperanto, ĉar tiu estis ŝia konektilo al la japanoj kaj la alte aprezata ilo por disvastigi la bahaajn instruojn. Ŝi diris : « Tra la grandioza ilo Esperanto la Bahaa Mesaĝo konatiĝis en gravaj japanaj centroj, kie ĝi renkontis fervoran kaj senantaŭjuĝan interesiĝon ».
Agnes Baldwin Alexander plurfoje moviĝis inter Havajio kaj Japanio dum 1914 ĝis 1967 kaj ankaŭ aktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Ĉinio. Shoghi Effendi investis ŝin kiel "Mano de la Afero de Dio" je la 27-a de marto 1957.
La kontribuoj de Agnes Alexander al la disvastigo de Esperanto en Orienta Azio apenaŭ takseblas. Tra Esperanto ŝi konatigis al virinoj, blinduloj kaj eminentaj japanoj, ĉinoj kaj koreoj la Mesaĝon de Bahá'u'lláh. Ŝi instruis ĝin en lernejoj, asistis je la tradukado de gravaj bahaaj verkoj al Esperanto, faris radio-elsendojn en la lingvo, kantis ĝiajn kantojn kaj intime interrilatis kun ĝiaj adeptoj en multaj landoj.
Lastaj jaroj
Ŝi vivis siajn kvar lastajn jarojn en maljunulejo en Honolulu proksime al sia naskiĝloko.
Je la 1-a de januaro 1971 ŝi mortis 95-jaraĝa en Havajo.