Aglomeraĵo de Obninsk | |
---|---|
Aglomeraĵo | |
Lando | Rusio |
Regiono | Obninsk |
Aglomeraĵo de Obninsk estas urba metropola regiono norde de Kaluga provinco. Ĝi konsistas el kelkaj urboj proksimaj unu al la alia kaj enhavas pli ol 200 mil loĝantojn. Centro de la aglomeraĵo estas Obninsk.
Urboj de la aglomeraĵo:
Nomo de urbo | Jaro de fondo | Areo (hektaroj, en 2009) | Loĝantaro (loĝantoj, en 2010) |
---|---|---|---|
Obninsk | 1946 | 4297 | 105595 |
Malojaroslavec | 1402 | 1808 | 30638 |
Balabanovo | 1584 | 1446 | 23533 |
Ĵukov | 1656 | 2000 | 12637 |
Borovsk | 1358 | 1044 | 11684 |
Jermolino | 2008 | 724 | 10179 |
Belousovo | 2004 | 227 | 8827 |
Entute | 11546 | 203093 |
Borovsk, Malojaroslavec, Ĵukov, Balabanovo estas antikvaj setlejoj ekzistantaj ekde la mezepoko.
Obninsk estas moderna scienca urbo kaj urbo de la unua nuklea centralo en la mondo.
Jermolino kaj Belousovo estas malgrandaj novaj urboj (akceptis urban statuson en la 21-a jarcento).
Ĵukov, Borovsk kaj Malojaroslavec estas centroj de administraj distriktoj; Obninsk estas aparta urbo de Kaluga provinco.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.