Por samtitola artikolo vidu la paĝon Agde (stacidomo). |
Agde | |||||
---|---|---|---|---|---|
La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault. | |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Okcitanio (historie Langvedoko-Rusiljono) | ||||
Departemento | Hérault (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Béziers | ||||
Kantono | Agde | ||||
| |||||
INSEE kodo | 34003 [+] | ||||
Poŝtkodo | 34300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Gilles d'Ettore 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29 103 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 573 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 19′ N, 3° 29′ O (mapo)43.313.4752777777778Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 110 m [+] | ||||
Areo | 50,81 km² (5 081 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Agde [+] | |||||
Agde estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hérault kaj en la regiono Okcitanio (historie en Langvedoko-Rusiljono).
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 29 103 loĝantoj sur areo de 50,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 573 loĝantoj/km².
Geografio
Agde situas ĉe la rivero Hérault, nur 4 kilometroj okcidente de la Mediteraneo, kaj 750 kilometroj sude de Parizo. Agde konsistigas la mediteranean havenon de la Suda Kanalo.
Cap d'Agde estas grava banloka centro lokita sur la teritorio de la komunumo.
Historio
Agde (tiam Agathe Tyche) estis origine greka kolonio, starigita de la Foceanoj de Massilia. La simbolo de la urbo, la "Efebo de Agde", datiĝas de la 4-a jarcento a.K., kaj estis malkovrita el la sablo de la rivero Hérault.
Tie okazis la konsilio de Agde en 506.
Heraldiko
El oro, kun tri ondumitaj traboj el lazuro.
Vidindaĵoj
Agde estas famkonata pro la tipa, nigra bazalto uzita de la loka arkitekturo, ekzemple kun la katedralo Saint-Etienne starigita je la 12-a jarcento. Sed, inter la vidindaĵoj de la urbo, oni povas ankaŭ mencii :
- La vulkano de Agde estas malgranda vulkano kiu estingis antaŭ 500.000 jaroj.
- La ronda baseno (franclingve Bassin rond) aŭ ronda kluzo de Agde (franclingve Écluse ronde d'Agde) estas tre grava kluzo de la Suda Kanalo. Ĝi ebligas la trapason de la ŝipoj el la Mediteraneo al la Kanalo, do al la Garono kaj al la Atlantika Oceano.
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine