Agada videoludo estas ĝenro de videoludo, kies ludomaniero baziĝas sur realtempaj interagoj. Ĝi kutime necesas lertecon kaj rapidajn refleksojn de la ludanto.
La ĝenro ĉefe konsistas el ludoj proponante perfortajn konfrontojn, ekzemple shoot 'em up, luktaj aŭ unuapersonaj pafaj videoludoj (FPS). Agadaj videoludoj tamen inkludas multe pli variajn ludotipojn, inkluzive de brikrompaj, labirintaj, vetkuraj, sportaj kaj platformaj videoludoj, aldone de multaj aliaj senkategoriaj konceptoj.
Agadaj videoludoj estas la plej komuna videoluda ĝenro.
Historio
La unuaj komercaj agadvideoludoj estis Computer Space (1971) kaj plejfame Pong (1972). Videoludejoj multe favoris la aperon de la agada ĝenro : sur arkadmaŝinoj aperis plejmultaj fruaj kreaĵoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La esprimo « arkada ludo » tiel longe estis sinonimo de agada videoludo. Tiaj ludoj baziĝas sur rapida movo kaj reala tempo. Ili ĝenerale postulas pli grandan kalkulkapablecon ol strategiaj aŭ aventuraj videoludoj.