Agaŭoj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
La agaŭoj estas kuŝida etno plejparte en la federacia ŝtato Amharo en nord-Etiopio kaj en la apudlimaj regionoj de Eritreo. Ili entute havas proksimume 700.000 anojn. La agaŭa lingvo apartenas al la grupo de la centrokuŝidaj lingvoj (agaŭlingvoj), la agaŭoj plejparte estas kristanoj.
La agaŭoj unue estis nomitaj en epigrafo (surskribo) de la reĝo Ella Asbeha (ankaŭ nomata Kaleb) de Aksumo kaj estis menciitaj en la verkoj de Kosmas Indikopleŭstes (Kosmas la Hindiovojaĝanto); kelkaj ekspertoj defendas la teorion, unue evoluigitan de Carlo Conti-Rossini, ke tiu etno estis la praloĝantoj de la etiopa altlando kaj aŭ estis forpelitaj aŭ miksis sin kun la tigrajoj kaj amharoj.
Subgrupoj
- nordaj agaŭoj respektive biloj, ĉefurbo Kereno
- okcidentaj agaŭoj respektive kemantoj, ĉefurbo Gonder
- orientaj agaŭoj respektive kamiro, ĉefurbo Sokoto
- sudaj agaŭoj respektive aŭioj, ĉefurbo Inĝibaro
Vidu ankaŭ
- Zagwe-dinastio
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.