Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Syncerus caffer (Sparrman, 1779) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La afrika bubalo aŭ kafra bubalo (Syncerus caffer) estas bovedo, la nura ankoraŭ vivanta specio el la genro Syncerus. La besto apartenas al la t.n. grandaj kvin. La afrika bubalo havas malbonan reputacion. Ĝi estas neantaŭvidebla kaj povas esti danĝera por ĉasistoj kaj homoj kiuj tro proksimiĝas, kelkfoje kun morto kiel sekvo. Plejofte la besto foriras dum danĝero. Estas du subspecioj, la ruĝa bubalo (Syncerus caffer nanus) kaj la nigra bubalo (Syncerus caffer caffer).
Tiu afrotropisa besto troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj, la itigiaj-sumbuaj densaĵoj, la nord-konga arbara-savana mozaiko, la okcident-sudana savano, la viktori-basena arbara-savana mozaiko kaj la zambezaj inunditaj herbejoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.