Aeschi ĉe Spiez
Blazono de Aeschi
Blazono de Aeschi
Blazono de Aeschi ĉe Spiez
La monto Niesen vidita de Aeschi
La monto Niesen vidita de Aeschi
La monto Niesen vidita de Aeschi
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoFrutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Frutigen
Koordinatoj 46° 39′ N  41′ O / 46.650 °N, 7.683 °O / 46.650; 7.683 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ N  41′ O / 46.650 °N, 7.683 °O / 46.650; 7.683 (mapo)
Nombro de loĝantoj1957
Areo30.97 km²
Alteco860 m super marnivelo
Poŝtkodo3703
Komunumkodo0562
Mapo de Aeschi ĉe Spiez
Mapo de Aeschi ĉe Spiez
Mapo de Aeschi ĉe Spiez

Aeschi ĉe Spiez (germane Aeschi bei Spiez) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Frutigen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 1957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

La komunumo Aeschi ĉe Spiez situas sur teraso super la Lago de Thun ĉe la nordorienta deklivo de monto Niesen, al kies pinto kondukas funikularo ek de la komunuma parto Mülenen. Al Aeschi apartenas krom Aeschi la vilaĝoj kaj setlejoj Aeschiried, Heustrich-Emdtal, Mülenen kaj Alpen en Suld-Valo.

Najbaraj komunumoj

Aeschi limas en nordo al Spiez, Krattigen kaj Leissigen, en oriento al Saxeten kaj Lauterbrunnen, en sudo al Reichenbach en Kander-Valo, kaj en okcidento al Wimmis.

Trafiko

La vilaĝo Mülenen situas ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo, de kie ankaŭ la funikularo kondukas al la kulmino de Niesen. Loka buso konektas la ceteran komunumon kun la stacidomo en Mülenen kaj kun Spiez.

Historio

La unua dokumenta mencio de Aeschi datiĝas el la jaro 1228 kiel Asshes.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.