![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aesch |
Aesch | |
---|---|
![]() Blazono de Aesch | |
![]() Ĉefstrato en Aesch | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Arlesheim |
Koordinatoj | 47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 10″ N 7° 35′ 39″ O / 47.46944 °N, 7.59417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 10105 |
Areo | 7,39 km² |
Alteco | 315 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4147 |
Komunumkodo | 2761 |
![]() Mapo de Aesch | |
Pri la komunumo
Aesch estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 10105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Aesch situas 10 kilometrojn sude de la urbo Bazelo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la bordo de la rivero Birs.
Najbaraj komunumoj
La urbo Aesch limas al la komunumoj Duggingen, Pfeffingen, Ettingen, Therwil kaj Reinach kaj al la soloturna komunumo Dornach.
Trafiko

Aesch disponas pri tre bona trafikinfrastukturo. Unuflanke ĝi situas sur la trajnlinio de Bazelo tra la Ĵurasa Montaro al Delemonto kaj estas servata per la regiona trajnlinio S3, aliflanke ĝin servas la tramlinio 3 ek de Bazelo.
Aesch per la rapidstrato H18 havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino.
Historio
La unua dokumenta mencio de Aesch datiĝas el la jaro 1252 kiel Esch.
Vidu ankaŭ
- Aesch BL (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Aesch
- Tramtransporto en Bazelo
Eksteraj ligiloj
|