Aelita, aŭ: La Marso Formortanta | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj | |
Eldonjaro | 1928 | |
Urbo | Kolonjo [1] | |
Eldoninto | Heroldo de Esperanto | |
Paĝoj | 199 | |
Aelita, aŭ: La Marso Formortanta [2][3] (ruse : Аэлита) estas romano verkita de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.
La libro estas esperantigita el la rusa lingvo fare de E. Pill kaj ĝin ilustris Geo Schmidt. Heroldo de Esperanto el Horrem apud Kolonjo eldonis la romanon 199-paĝe en la jaro 1928 felietone. Akileo (Niĵnij Novgorod) publikigis 141-paĝan reeldonaĵon en 2000.
A.N. Tolstoj skribis en la antaŭparolo : "En USSR Aelita estas la plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon."
Enhavo
La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
Recenzoj
|
|
Referencoj
- ↑ La bildo estas tiu de la reeldono en 2000
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4334a, paĝo 377
- ↑ Aelita, aŭ La Marso Formortanta en Enciklopedio de Esperanto, 1934
Bildaro
- Reeldonaĵo de la jaro 2000
Eksteraj ligiloj
- esperante la libro en la retejo retbutiko, kun recenzoj de Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Jorge Camacho kaj de Aleksej Birjulin
- angle Aelita ĉe IMDB
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de "Erfgoedbib" en LibraryThing