|
Aelita aŭ la Marso formortanta (ruse Аэлита) estas romano de Alekseo Tolstoj. La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetian en 1924.
La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
Esperantlingvaj eldonoj
La romanon el la rusa lingvo tradukis E. Pill dum 1928; la verkon konsistigis 200 paĝoj, kaj ĝin ilustris Geo Schmidt. Eldoninto estis Heroldo de Esperanto, Horrem apud Kolonjo.
Novan eldonon oni publikigis en Niĵnij Novgorod en 2000, ĉe Akileo; ĝi konsistis el 143 paĝoj.
|
Eksteraj ligiloj
- la libro en la retejo retbutiko, kun recenzoj de Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Jorge Camacho kaj de Aleksej Birjulin (esperante)
- Aelita ĉe IMDB (angle)
- Science Fiction of the Domestic, de Andrew J. Horton Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.